Kiu estis doktoro Ignaz Semmelweis?

Jen komprenekzerco bazita sur la artikolo pri Ignaz Semmelweis, aperinta ĉe uea.facila. 

Tasko: Decidu baze de la aŭdita teksto ĉu la asertoj estas veraj  (JES) aŭ malveraj (NE). 

Unue rigardu la demandojn, poste aŭskultu la tekston. Dum la aŭskultado ni konsilas fari notojn surpapere.

Post la unua aŭskultado provu respondi al la demandoj.

Se mankas informoj aŭ vi ne certas pri la respondoj, aŭskultu ankoraŭ unu aŭ du fojojn la sondosieron. 

Post tio sube de la paĝo kontrolu viajn respondojn. 

Akireblaj poentoj: 22.0

Se vi volas solvi la teston nevidante la tekston, nur baze de aŭskultado, jen sube la ludilo.

Se vi volas ankaŭ legi la tekston, vi devas reiri al uea.facila aŭ al la koncerna paĝo de edukado.net.  

La artikolon de uea.facila verkis Laurent Ramette kaj voĉlegis José Antonio Vergara.

X
Kiu estis doktoro Ignaz Semmelweis?
1. Ignaz Semmelweis estis hungaro
2. Li naskiĝis en  1818 .
3. Li mortis en 1856  
4. Li savis la vivon de
5. En la hospitalo, kie Ignaz laboris, estis du fakuloj.   
6. La virinoj, kiuj devis naski en tiu tempo en Vieno, devis fari tion kun medicinaj studentoj.  
7. Ŝajnis, ke estis pli sekure doni vivon en la fako de akuŝistinoj ol en la fako de medicinaj studentoj.  
8. Inter la kazoj de surstrate naskintaj virinoj okazis pli da mortoj ol en la medicina fako.  
9. La malsano, pro kiu mortis la novpatrinoj, estis  dissekciada febro.  
10. Komence Semmelweis vidis la diferencon inter la morto-nombroj en la du fakoj, sed ne sukcesis konvinki la kolegojn pri sia teorio.  
11. Li ekkomprenis la situacion dum dissekcado kun sia kolego Jakob Kolletschka.  
12. Skalpelo de kadavro pikis Jacobon.   
13. La forpaso de Jakobo komprenigis al Semmelweis la ligon inter la post-akuŝa febro kaj kadavra infekto.  
14. La mikrobojn de la kadavroj la studentoj transportis al la akuŝantoj.  
15. En la alia sekcio de la malsanulejo ne okazis tiom multe da mortoj, ĉar la akuŝistinoj ne faris dissekcadon.  
16. Semmelweis postulis de la medicinaj studentoj lavi siajn manojn antaŭ ol dissekci.  
17. Lia nova regulo portis rezultojn: malpliiĝis la morto en la medicina fako per pli ol 16 %.   
18. La kolegoj kaj scienculoj de tiu tempo ne akceptis la malkovron de Semmelweis.  
19. Semmelweis perdis sian laboron kaj devis forlasi Vienon.   
20. Pro la longa batalo por pruvi sian veron Semmelweis ekhavis mensajn problemojn kaj devis iri al frenezulejo.
21. Li forpasis en la frenezulejo kie gardisto mortbatis lin.   
22. Semmelweis Ignaz estas konata tutmonde kiel la savanto de patrinoj.  

***

Ni ĝojos legi vian komenton en la paĝo, kiun vi trovas klakante al la suba bildo :